ebook img

La celo atingeblas PDF

347 Pages·2013·9.22 MB·Esperanto
Save to my drive
Quick download
Download
Most books are stored in the elastic cloud where traffic is expensive. For this reason, we have a limit on daily download.

Preview La celo atingeblas

Á LVARO U V RIBE ÉLEZ LA CELO ATINGEBLAS REMEMOROJ Enkonduko pri la Esperanta eldono Tiu ĉi verko estis publikigita, en la jaro 2012, unue en angla kaj en hispana lingvoj. Tiu ĉi traduko estas farita surbazite de la unua hispanlingva eldono. Mi kiel tradukinto juĝis necese aldoni piednotojn por klarigi kelkajn aferojn. Tiuj piednotoj aperas per bluaj literoj kaj estas komencitaj per la literparo “NT” (noto de la tradukinto). Alia rimarko kiun mi taksas necesa rilatas la demandon ĉu traduki aŭ ne traduki la geografiajn proprajn nomojn: Pri tio, kelkaj legantoj eble volas absolutan respondon jesan aŭ nean. Tamen, mi decidis fari tiurilate la samon kiun mi faris en mia traduko Ŝakon al la Teroro, kaj simile al tiel kiel oni faras en aliaj “fremdaj” lingvoj, tio estas: Uzi la esperantajn nomojn kiam temas pri geografiaj propraj nomoj pli gravaj, pli konitaj internacie, kaj nomoj kiuj jam havas plimalpli tradicie uzitan esperantigon, kaj lasi netradukitaj la originalajn nomojn kiam temas pri nomoj malpli uzitaj internacie aŭ en “esperantujo”, nomoj kiuj ne havas tradicie uzitan esperantigon. Diference de la hispanlingva eldono, en kiu la fotaro situas meze de la libro, tuj post la paĝo 154, en ĉi tiu tradukaĵo tiun fotaron mi metis ĉe la fino. Luis Guillermo Restrepo Rivas Tradukinto al Esperanto Medeĝino1 (Kolombio), 2012/11 ĝis 2013/08 1 NT Hispanlingve: "Medellín". Por Lina, kiu reprezentas la familion UNUA PARTO Amo “Min doloras la morto nur se ne kaŭzas ĝin amo” GABRIEL GARCÍA MÁRQUEZ 1 —"La trupoj estas pretaj, sinjoro Prezidento." —"Procedu sub mia responso", mi diris. Mi fermis la okulojn kaj rememoris iliajn vizaĝojn. Mi preĝis. 6 2 Dum pluraj jaroj mi estis amiko de Guillermo Gaviria Correa kaj Gilberto Echeverri Mejía. Homoj de paco kaj bonvolo —kiel multaj kolombianoj—, pro amo al la patrujo ili estis pretaj oferi ĉion. Tial, kiam la 17-an de aprilo de 2002 ili entreprenis la aventuron trairi danĝeran sekcion de la kaf-kultiva regiono de Antjokio, ili fidis ke sia bonvolo estos reciprokata. El influa familio de Medeĝino okupiĝinta pri entrepren-farado kaj ĵurnalismo, estis filo Guillermo Gaviria, viro profunde spirita; liaj herooj estis homoj kiel Gandhi kaj Martin Luther King, Jr. En sia laboro kiel departementestro de Antjokio (posteno kiun mi okupis kelkajn jarojn antaŭ ol li), dank' al kiu li havis grandan nacian gravecon, li decidis organizi “Marŝon de Solidareco kaj Repacigo” kiu estis planita por alveni ĝis la municipo Caicedo. Ĝi estus marŝo por la paco, kiu dum kvin tagoj trairus kvindek kilometrojn. La celo estis montri ke malgraŭ tiom da jardekoj de ĥaoso kaj sangoverŝo kiel tiaj kiajn travivis Kolombio, ankoraŭ eblus neviolenta solvo. Laŭ ĵurnalaj informoj, Gaviria ordonis al la Polico kaj la Armeo, resti for de la marŝo; li petis ne protekti lin, kaj ke se li estus kidnapita aŭ mortigita, nenian reprezalion estus farota. Tio estis akto kuraĝa. Dum multaj jaroj la terorisma grupo memnomita Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK) terorizis la regionon de Caicedo kie, krom aliaj krimoj, ĝi plenumis kidnapojn kaj masakrojn de civiluloj. Guillermo konis la danĝerojn al kiuj li sin elmetis: sia patrino, S-ino Adela Correa, estis kidnapita kejkajn jarojn antaŭe far la PLA1, alia eksterleĝa armita grupo, kaj la Armeo avertis lin pri la danĝeroj de la zono al kiu li pensis marŝi, tamen Gaviria estis juna kaj karisma, poeto kaj dancanto, li posedis la fervoron de vera kredanto. Tiutempe, la loĝantaro de Caicedo atentigis la tutan landon pro la fakto ke ĝi deklaris sin “neŭtrala” koncerne la violenton kiu vipis Kolombion. Marŝante, do, al tiu municipo, Gaviria kredis firme ke sia pacifisma sinteno prilumus la vojon de la paco por la tuta lando. Li volis elmontri al aliaj kolombiaj politikistoj —inter ili al mi, laŭ onidiroj— ke la konfronto per armiloj ne estas la respondo al niaj 1 NT Popola Liberiga Armeo, hispanlingve EPL (“Ejército Popular de Liberación”). 7 malbonoj. Tiel do, la marŝo celis fariĝi turnopunkto en la kolombia historio; fariĝi nia Selma1. Al tiuj kiuj lin avertis pri la danĝeroj, Guillermo respondis: "Mi timas pli la malkuraĝon ne iri". Mi komprenas ekzakte kion li volis signifi. Proksimume mil homoj akompanis la departementestron en lia marŝo al Caicedo. Inter ili troviĝis Gilberto Echeverri, matura ŝtatisto, amplekse admirita, kiu pli antaŭe estis ministro pri Nacia Defendado, ambasadoro kaj departementestro de Antjokio. Elstara kolombiano kies familion mi konis ekde mia infanaĝo. Tie ankaŭ troviĝis la prezidanto de la Episkopa Konferenco de Kolombio, episkopoj de Medeĝino kaj de aliaj urboj, kaj usonano kiu en 1965 estis marŝinta en Alabamo kun D-ro. Martin Luther King Jr.: Bernard Lafayette, universitata profesoro kaj por-paca aktivulo, kiu same kiel multaj aliaj, identiĝis kun la idealo kiu animis la mision de Gaviria. Dum kvin tagoj la manifestaciantoj marŝis laŭlonge de la ŝoseo, Ili vestis per blankaj T-ĉemizoj kaj svingis flagojn samkolorajn, ili kantis pri paco kaj donacis rozariojn al la pasantoj. Ĉe pluraj lokoj la enloĝantoj, spontanee, eliris ĝis la ŝoseo svingante blankajn flagojn hejmfaritajn kaj kriante "Ne al la violento!". Tio estis bela spektaklo, sincera kaj kortuŝa elmontro pri la sopiro al paco kaj normaleco de la granda plimulto el la kolombianoj sendepende de iliaj politikaj kredoj. Havi minimuman racion estintus sufiĉe flanke de la FARK por akcepti tiujn homojn bonkorajn, aŭ, almenaŭ, lasi ilin daŭrigi senĝene ilian marŝon. Tamen, ne okazis tiel. La 21-an de aprilo, lasta tago de la trairado, kiam mankis tri kilometroj por alveni ĝis Caicedo, grupo de teroristoj el la tiel nomata 34-a Fronto de la FARK malhelpis la pason al la piedirantoj. La grupestro estis Aicardo de Jesús Agudelo Rodríguez, alinomita "El Paisa", kariera krimulo kaj vera monstro kiu, laŭ la Kolombia Nacia Polico, responsis pri pli ol 400 kidnapoj kaj 500 murdojn, inter ili la mortigon de la patrino de Cecilia María Vélez, ministrino pri Edukado dum nia regado. "El Paisa" petis al Gaviria akompani ilin al kunsido kun estroj de la gerilistaro, tamen, rimarkinte ke Gaviria obĵetis, li mensogis dirante ke ili nur volis ekkoni pli bone la celojn de la marŝo. Gaviria 1 NT Aludo al la marŝoj de Selma al Montgomery de 1965, en Usono, pinto de la usona movado por civitanaj rajtoj. 8 sekvis ilin akompanita de kelkaj el la piedirantoj, inkluzive de Gilberto Echeverri —kiu estis unuiĝinta al li pro solidareco— kaj la usona profesoro. Horojn poste, tiuj kiuj atendis la departementestron vidis la revenon de liaj akompanintoj. Mankis tamen Gaviria kaj Echeverri, la FARK kidnapis ilin kaj, ĉevalrajde, internigis ilin en la profundon de la kolombia ĝangalo. Ili ekestis du novaj ostaĝoj aldonitaj al pli ol 2.800 aliaj tiujare kidnapitaj far diversaj terorismaj grupoj; senhelpaj viktimoj en malluma kaj abomeninda tempo. 9 3 Kiom ni laboris por trovi ilin! Kvar monatojn poste, en aŭgusto de 2002, mi ekestis prezidento de Kolombio. Unu el la prioritataj taskoj de nia regado estis la liberigo de Guillermo, Gilberto kaj ceteraj ostaĝoj. Ĉiutage, senmanke, mi parolis kun la talentaj komandantoj de la Armeo kaj la Polico por koni la progresojn en la serĉado. Skoltaviadiloj flugadis sur ampleksaj teritorioj kaj rekompencoj estis ofertitaj al informantoj kiuj donu la lokalizon de la kidnapitoj. Ni planis ankaŭ, kondiĉe ke la cirkonstancoj estu taŭgaj, militan elliberigon. Ĉiun vendredon mi restis en la prezidenta oficejo ĝis tre malfrue nokte, kaj vokadis al la generaloj, koloneloj kaj oficiroj por ekzameni la antaŭeniron en la sekureco, kaj peti novaĵojn pri la progresoj de la kontraŭ-kidnapaj operacoj. Escepte de tiuj aktoj de deviga ceremonio (akcepti ŝtatestrojn aŭ eminentulojn), en la Domo de Nariño1, ne okazis renkontigoj de socia karaktero, kaj la ferioj aŭ la tagoj por ripozo estis preskaŭ neekzistantaj. Nia misio estis restaŭri la sekurecon kaj elliberigi ĉiujn kidnapitojn de Kolombio. Ni laboradis senhalte ĉar nia lando estis en krizo. Tamen ni ne samopiniis kiel kelkaj analizantoj por kiuj Kolombio estis fiaskinta Ŝtato, afero sen espero. Kiam mi ekestis prezidento, la krima sieĝado estis disvastiĝinta tra nia tuta teritorio: drogtrafikaj ĉefoj, murdistoj, kvazaŭarmeoj, ordinaraj deliktuloj kaj teroristoj (nominale marksismaj, kiel la FARK) deliktis libermoviĝe. Kelkajn monatojn antaŭe la krimuloj lanĉis fajr-bombojn kontraŭ preĝejo kaj murdis —krom multajn plenkreskulojn— kvardek ok infanojn. Ili kidnapis komercan aviadilon; ostaĝigis virinon kiu konkuris kun mi ĉe la porprezidenta kampanjo de 2002, kiun ili estis retenonta dum ses jaroj en la ĝangalo. La FARK eĉ klopodis saboti mian enoficiĝon: dum la solenaĵo ili lanĉis pli ol dek du pafaĵojn el haŭbizo al la Prezidenta Palaco. La plimulto el ili mistrafis kaj falis sur najbarajn modestajn domojn. Kiel rezulto mortis dek naŭ simplaj homoj. 1 NT Hispane "Casa de Nariño": nomo de la prezidenta palaco en Kolombio.

See more

The list of books you might like

Most books are stored in the elastic cloud where traffic is expensive. For this reason, we have a limit on daily download.