ebook img

Gramatiko de Esperanto PDF

156 Pages·2015·1.3244 MB·other
Save to my drive
Quick download
Download
Most books are stored in the elastic cloud where traffic is expensive. For this reason, we have a limit on daily download.

Preview Gramatiko de Esperanto

Description:
Antaŭparolo al la revizio
Jam pasis 26 jaroj depost la ekapero de tiu ĉi libro. Pli ol kvarono de lajarcento.
Mi dankas ĉiujn, kiuj uzis la libron por la studo de la gramatiko de Esperanto. Kvankam kun multaj plibonigendaj problemoj, ĝi estis utiligita de multaj esperantistoj, kaj tial jen povis aperi la reviziita eldono.
Jam de longe mi deziris fari revizion de la libro, sed pro diversaj kialoj la deziro ne estis plenumita. Kaj ĉi foje danke al la decido de Korea Esperanto-Asocio la reviziita eldono povis aperi en la formo de e-libro.
La reviziita eldono estas skribita pli konforme al la morfologia vidpunkto de gramatiko kompare kun la unua eldono. Precipe en la 3-a ĉapitro (Sintakso), en la klasifiko kaj ekspliko de adjekta subpropozicio vi trovos multajn ŝanĝojn. En la unua eldono ili estis faritaj relative laŭ la semantika vidpunkto, kaj ĉi tie multe pli strikte laŭ la morfologia vidpunkto.
Kvankam ŝanĝiĝis la gramatika priskribo, tute ne ŝanĝiĝis la lingvo, Esperanto mem. Gramatiko estas nur la ordigo kaj klarigo de vivanta lingvo. Tial gravas la facila lerno kaj kompreno de la lingvo kaj ĝia strukturo, kaj ne tiel gravas, kiun gramatikan priskribon vi sekvas. Oni devas kompreni, ke gramatiko ne povas klarigi ĉiujn aspektojn de la lingvo.
Ni ne devas tro multe atendi de gramatiko. Ni nur utiligu ĝin por konsulto.
Mi esperas, ke multaj lernantoj kaj studantoj de Esperanto ricevos helpon pere de la libro por pli facila kompreno de la gramatika strukturo de Esperanto.
BAK Giwan









See more

The list of books you might like

Most books are stored in the elastic cloud where traffic is expensive. For this reason, we have a limit on daily download.